esperlingvo

Esperlingvo

Esperlingvo estas stilo de Esperanto por ĉiuj, kiuj preferas simetrion rilate al iĉa kaj ina vortformado kaj preferas la eblon esprimi sin neŭtrale sen ripetado de pluraj pronomoj kiam la sekso estas nekonata.

Vortformado

En la tradicia Esperanto de 1887, oni havis iĉan radikon “patro”, sed ne inan aŭ neŭtralan radikon. Nuntempe, tiuj radikoj ekzistas, sed la tradicia uzo ankoraŭ estas instruata kaj restas la normo en Esperanto. En Esperlingvo, oni preferas pli simetrian uzon, ekzemple:

Ambaŭ solvoj estas pli simetriaj ol “patro, patrino, gepatro”.

Familiaj rilatoj estas ekzemplo de temo, en kiu la vira/fema distingo estas tre utila. Tamen, en multaj temoj, la neŭtrala formo povas esti preferinda eĉ kiam la sekso estas konata, pro:

Ekzemploj:

Se neŭtrala radiko ankoraŭ ne ekzistas, oni apogas la enkondukon de nova radiko.

En Esperlingvo, se oni decidas ke distingo estas preferata, oni uzas la jenajn sistemojn:

  1. oni kreas paron el neŭtrala radiko, aldonante iĉan kaj inan sufikson. (ekz. pamo -> pamiĉo kaj pamino)
  2. oni uzas iĉan radikon, inan radikon kaj neŭtralan radikon. (ekz. frato, sestro, sibo)
  3. oni kreas paron el la tradicia iĉa radiko, aldonante iĉan kaj inan sufikson, kaj oni elektas neŭtralan radikon, kiu (preferinde) havas similan sonon. (ekz. edziĉo kaj edzino -> eŝo)

Ankaŭ, oni prefere uzas adjektivajn parojn kiuj estas simetriaj, do “vira/fema” aŭ “iĉa/ina” (aŭ, ĉar la ordo ne gravas, “fema/vira” aŭ “ina/iĉa”), sed NE “vira/ina” kaj NE “iĉa/fema” ĉar tio miksus sistemojn.

Pronomoj

En Esperanto:

En Esperlingvo:

Tiel, “lej” helpas eviti la ripetadon de “li aŭ ŝi” kaj “li aŭ ŝi aŭ ri”.

Ekzemploj:

Konkludo

Proponitaj vortoj

La jena tabelo povas helpi vin elekti kio plaĉas al vi. Ekzemple: ankaŭ eblas uzi nur neŭtralajn o-vortojn en preskaŭ ĉiuj kuntekstoj. Sub la tabelo estas pliaj rimarkoj.

iĉa ina neŭtrala  
viro femo plenkreskulo (junulo, infano)  
patro matro pamo / parento 1
frato sestro sibo 2
idiĉo idino ido ne “filo”
aviĉo avino ajvo 3
edziĉo edzino eŝo 4
5 5 idido ne “nepo”
neviĉo nevino nievo / sibido  
kuziĉo kuzino kuzeno  
onklo aŭnto onco  
infaniĉo infanino infano ne “knabo”
sioriĉo siorino sioro (6) ne “sinjoro”
  1. “pamo” el la libro Malgranda sibo aŭ “parento” el reta-vortaro.de.
  2. “sibo” estas el la libro Malgranda sibo. Kompreneble vi povas ankaŭ uzi “sibiĉo” kaj “sibino” anstataŭ “frato” kaj “sestro”.
  3. Eble la vorto “avo” ne povas neŭtraliĝi. En Vikipedio troviĝas listo de proponitaj neŭtralaj radikoj kaj tiu listo enhavas la proponon “ajvo”.
  4. “eŝo”, el la libro Malgranda sibo, estas proponita kiel alternativo al “geedzo”. En frazo: “Se vi estas eŝiĝinta, skribu la nomon de via eŝo ĉi tie”.
  5. Eble “iĉa idido” kaj “ina idido” taŭgas se la neŭtrala “idido” ne sufiĉas.
  6. “sioro” estas el la libro Malgranda sibo.