Esperlingvo estas stilo de Esperanto por ĉiuj, kiuj preferas simetrion rilate iĉan kaj inan vortformadon kaj preferas la eblon esprimi sin neŭtrale.
En la tradicia Esperanto de 1887, oni havis iĉan radikon “patro”, sed ne inan aŭ neŭtralan radikon. Nuntempe, tiuj radikoj ekzistas, sed la tradicia uzo ankoraŭ estas instruata kaj restas la normo en Esperanto. En Esperlingvo, oni preferas pli simetrian uzon, ekzemple:
Ambaŭ solvoj estas pli simetriaj ol “patro, patrino, gepatro”.
Familiaj rilatoj estas ekzemplo de temo, en kiu la vira/fema distingo estas tre utila. Tamen, en multaj temoj, la neŭtrala formo povas esti preferinda eĉ kiam la sekso estas konata, pro:
Ekzemploj:
Se neŭtrala radiko ankoraŭ ne ekzistas, oni apogas la enkondukon de nova radiko.
En Esperlingvo, se oni decidas ke distingo estas preferata, oni uzas la jenajn sistemojn:
Ankaŭ, oni prefere uzas adjektivajn parojn kiuj estas simetriaj, do “vira/fema” aŭ “iĉa/ina” (aŭ, ĉar la ordo ne gravas, “fema/vira” aŭ “ina/iĉa”), sed NE “vira/ina” kaj NE “iĉa/fema” ĉar tio miksus sistemojn.
En la tradicia Esperanto, “li” estis ambaŭ vira kaj neŭtrala, sed nuntempe “li” estas nur vira. Oni enkondukis “ri” (kaj aliaj pronomoj) per kiu oni celis havi neŭtralan pronomon por ambaŭ “ŝi aŭ li”, do forigi la neceson ripeti “li aŭ ŝi” se oni parolis pri imaga aŭ nekonata persono. Nuntempe, la pronomo “ri” ankaŭ estas uzata por aludi al homoj kiuj sentas sin nek viro nek femo. Ankaŭ, kelkaj parolantoj ĉiam uzas “ri” por ĉiuj. Tio ebligas konfuzon: ĉu temas pri neduumulo, nekonata persono aŭ konvinko ke la uzo de “li” kaj “ŝi” estas malbona?
En Esperlingvo:
Tiel, “lej” helpas eviti la ripetadon de “li aŭ ŝi” kaj “li aŭ ŝi aŭ ri”.
Ekzemploj:
Diskutgrupo ĉe Telegramo:
La jena tabelo estos aktualigita laŭ la proponoj de la Telegram-grupo. La radikoj povas helpi vin elekti kio plaĉas al vi. Ekzemple: ankaŭ eblas uzi nur neŭtralajn o-vortojn en preskaŭ ĉiuj kuntekstoj. Sub la tabelo estas pliaj rimarkoj.
iĉa | ina | neŭtrala | |
---|---|---|---|
viro | femo | plenkreskulo (junulo, infano) | |
patro | matro | pamo / parento | 1 |
frato | sestro | sibo | 2 |
idiĉo | idino | ido | ne “filo” |
aviĉo | avino | ajvo | 3 |
edziĉo | edzino | eŝo | 4 |
5 | 5 | idido | ne “nepo” |
neviĉo | nevino | nievo / sibido | |
kuziĉo | kuzino | kuzeno | |
onklo | aŭnto | onco | |
infaniĉo | infanino | infano | ne “knabo” |
sioriĉo | siorino | sioro (6) | ne “sinjoro” |
Ĉu vi havas demandojn, ideojn, aŭ volas simple babili uzante Esperlingvon? Venu al nia Telegram-grupo: